Scheveningen beach

Nia akvo-manio

Ŝpari en la malĝusta loko nenion utilas al la natura medio

Dum la dentpurigado fermi la kranon kaj ekipi en necesejo la gargarakvan cisternon per ŝparklavo: Akvonŝpari estas tiom facila. Bonkondutej avaras ekzemple la civitanoj de la urbo Kiel pri ĉiu guto. Kiel la ceteraj germanoj ili reduktis sian akvokonsumon dum la pasinta jardeko je proksimume 20 procentoj. Bedaŭrinde vane: La duktoj bezonas minimuman trafluon. Por preventi rustdamaĝojn kaj patogenajn ĝermojn, nun la akvodistribuejo de la urbo Kielo en ĉiu tago fluegas pli ol 4000 kubajn metrojn da akvo tra sia kanala reto nur por gargari – tio egalas al la konsumo de 33.000 personoj. Iom post iom la kalibro de la tuboj ja estos plimaldikigita. Sed tio kostas po uno metro pli ol 1200 eŭroj, duoble pli ol tute novaj duktoj. Tiamaniere oni „ŝparas“ nur la akvoprotektajn regionojn; tiujn oni ja eĉ fermas kaŭze de regresanta postulado. En ĉi tiu interrilato oni devas konsideri, ke en Germanio ĝenerale ne ekzistas malabundo de akvo, escepte sur kelkaj sekaj lokoj kiel ekzemple la Ŝvaba Ĵuraso.

Krom separigi rubaĵojn la germanoj preskaŭ nenion ŝatas pli ol avari per akvo. Po kapo kaj tago ili konsumas mezkvante nur 1450 litrojn, el tio por la mastrumaĵo 126 litrojn. Tio estas preskaŭ mondrekordo; en la industrilandoj nur la Belgianoj malpli elkranas. La tutmonda averaĝo estas ĉirkaŭ 2000 litroj. Precipe la germana industrio draste stringis sian soifon. Konforme granda estas en Germanio la „akvoproduktiveco“: Por konsumita kuba metro da akvo en Germanio oni atingas preskaŭ 60 eŭrojn – kontraŭe en la USA malpli ol 30, en Hindio eĉ ne 6. Nenie ankaŭ la vartado de la duktoj estas tiel bone: Dum en Anglio pli ol unu triono de la akvo fluetas el difektitaj tuboj, en Germanio la perdo nur sumiĝas je 8 procentoj.

Ĉu la germanoj ne devus ĝoji, ke ili superas almenaŭ en unu sfero de la medioprotektado? „Ĉe ni ŝpari akvon estas sensencaĵo kaj ofte je kosto de pli granda energikonsumo“, konstatas Hans-Jürgen Leist de la universitato en la urbo Hannover. En lia studaĵo „Akvoprovizado en Germanio. Kritiko kaj solvoproponoj“ li klarigas, ke aliaj problemoj estus multe pli gravaj: „Akvo estas renovigebla resurso, kaj la precipitaĵoj estas en Germanio regione kaj tempe bone distribuitaj.“ In Germanio ĉiujare oni povus senprobleme konsumi ĉirkaŭ la trioblo-kaj-duonon de la Konstanca Lago volumeno, sed fakte oni konsumus nur kvinonon.

La obĵeton, ke ŝpari akvon ankaŭ ŝparus energion, Leist ne akceptas: Purigado kaj transporto de akvo kostas en Germanio po nazo kaj jaro nur proksimume 44 kilovathorojn de elektra kurento – sed 170 la seninterrompa ŝalto de elektraj aparatoj. Nur tio sensenca neŝarĝita funkciado devoras po persono averaĝe 8,2 kubikajn metrojn de akvo: La plej grandaj germanaj konsumantoj de akvo estas la termoenergiaj centraloj; ili forglutas ĉirkaŭ du trionojn de la utiligita akvo. Sed tio preskaŭ ne estus konata, bedaŭras Leist: „En la kuirejo de nia instituto dum luma somera tago mi ŝaltis la lumon kaj malfermis la akvokranon. Ĉiu studento, kiu preterpasis, fermis la akvokranon – neniu malŝaltis la lumon.“

Absolute nenion Leist opinias pri rezigno al la duŝo pro solidareco kun la Suda Saharo. Akvomanko ĉirkaŭ la tero kutime estus la sekvo de mankohava infrastrukturo, tio signifas de malriĉeco, kaj fuŝmastrumado. En la evolulandoj la akvokonsumo je kapo estus trifoje ĝis sepfoje pli alta ol en Germanio. Kontraŭe la germanoj konsumas 100 foje pli da petrolo kaj havas 1000 foje pli da aŭtomobiloj ol homoj en la Tria Mondo: „Konsidere al tiuj nombroj en Germanio preskaŭ neniu alia resurso estas pli maltaŭga ol akvo por ŝpari en la intereso de tutmonda respondecosento.“ Koncize: kiu volas fari ion utilan, devus pli bone ŝpari energion kaj anstataŭ la aviadilon preni la biciklon.

Leist kritikas privatajn instalaĵojn, kiuj ŝanĝas duktoakvon, tio estas pluvakvo el la tero, kontraŭ pluvakvon de la tegmento kaj pro tio eĉ bezonas elektran kurenton. Sencoplenaj estus nur instalaĵoj, kiuj efektive senŝarĝigas la publikan reton, ekzemple fajroestinga lagetoj aŭ pluvakvujoj por la ĝardeno. Pluvakvo en la mastrumaĵo kontraŭe utilus al nenio: Oni tamen devus varti ekzistantajn tubojn, jam por la provizado de fajroestinga akvo; sed la pli malekvilibra eluzo de la publika reto kaŭze de privataj cisternoj farus la varton de la tuboj pli malfacilan kaj multekostan.

La akvotarifojn Leist plej volonte metus sur la kapon: „La kostoj por la duktoj estas sendependaj de la konsumo – 90 procentoj estas fiksaj kostoj.“ Sed diference al la telefono oni preskaŭ ne enkasigas bazan prezon por la akvo. „Tio malĝusta signalo instigas la disigon de la setlejoj“, kritikas la esploristo. Krom tio estus „sociale maljusta“: Grandfamilioj en loĝdomaj blokoj en la urbocentroj subvencias unufamiliajn domojn aŭ feriohejmojn kun malgranda akvokonsumo.

La konsumantojn lasas mirige apatia, ke oni purigas la akvon kun enormaj elspezoj por fari el ĝi la plej pura nutraĵo. Dum ili reduktas per ĉiuj fortoj la kvanton de poluakvon, ili ĵetas pli kaj pli da defalaĵoj en la necesejon. Samtempe la germanoj estas vicmondĉampionoj de trinki mineralan akvon kun 125 litrojn po kapo kaj jaro. Nur italoj, kiuj preskaŭ ne havas bonajn akvopreparejojn, aĉetas pli multe da boteloj – 140 litrojn. Kontraŭe al nederlandanoj sufiĉas 17 litroj en boteloj; krom tio ili prenas trinkakvon senpere de la krano. Tio estas ne nur multe pli malmultekosta, sed ankaŭ pli prudenta ol plastboteloj: Ne ekzistas pli multefikaj kaj mediofavoraj transportiloj ol akvoduktoj.

Martin Ebner

(Traduko kun afabla helpo de Irmtraud Bengsch)

Legi pli (en la germana): Hans-Jürgen Leist: „Wasserversorgung in Deutschland. Kritik und Lösungsansätze“, Oekom-Verlag, München


#Reklamo por mia Amazon-filia retejo:

La libera merkato estas bona por ni ĉiuj. Precipe la pli grandaj inter ni…

Foto: Ĉu akvo abundas au ne? Plaĝo en Scheveningen, Nederlando.


⇑ up ⇑ supren ⇑ nach oben ⇑

Texts of timeless beauty. Or at least some historical interest.