Library of Constance University

Eterna Koŝmaro Asbesto

Asbesto estis la favorato de la industria epoko. Hodiaŭ la venena polvo kaŭzas timon kaj terurajn kostojn.

„Atentu! Tio estas anonco de la biblioteka direktorino: Bonvolu forlasi tuj la domon! Atentu! Tio ne estas ŝerco…“ Post trovaĵoj de asbesta polvo la biblioteko de la universitato en la germana urbo Konstanz estis evakuita dum duona horo. Librobretarojn nun atingas nur laboristoj kun protektvestoj kaj vizaĝmaskoj. La kolektado de asbestaj fibroj daŭros ankoraŭ monatojn. Tiamaniere materialo rememoriĝas, kiu iam promesis sekurecon kaj prosperon, sed hodiaŭ disvastigas timon kaj teruron.

Per la greka nomo asbestos (nedetruebla) oni nomas diversajn fibroformajn silikatajn mineralojn, kiujn oni kutime subĉiele ekspluatas. En Okcidentgermanio oni precipe prilaboris ĥrisotilon (blanka asbesto) el la mineĵo de la konzerno „Eternit“ en la kanada provinco Quebec, pli malofte ankaŭ la eĉ pli danĝeran krokidoliton (blua asbesto) el Sudafriko. En Orientgermanio dum mallonga tempo oni ekspluatis troviĝojn en la provinco Thüringen, sed precipe la slabokonstruaĵoj de la iama DDR enhavas ĥrisotilon el la rusa urala regiono.

En la jaro 1905 la aŭstra inventisto Ludwig Hatschek ricevis patenton por eksterordinare konservebla miksaĵo de cemento kaj asbesto, kiun li baptis „Eternit“, laŭ la latina vorto aeternus. Ekde tiam oni prilaboris la plej grandan parton de la vendita asbesto en tegmentplatojn, akvokondukilojn kaj aliajn cementajn produktojn. Tamen la materialo, kiun oni laŭdis kiel „mineralo de 1.000 eblecoj“, povas multe pli: Asbesto ne brulas, ne rustiĝas kaj ne putras. Ĝi estas malpeza kiel aluminio, sed pli tirorezista ol ŝtala drato. Oni povas teksi asbestajn tekstilaĵojn. Asbesto elstare izolas kontraŭ kurento, varmo kaj sono, krome ĝi havas grandan reziston kontraŭ frotado kaj kemiaĵoj. Neniu alia materialo ofertas tian kombinon.

Unue oni uzis tunojn da asbesto por protekti militŝipojn kontraŭ fajro kaj sala maraero. Dum la industriigo sekvis pli ol 3.500 aliaj aplikoj. Delonge ne nur protektvestoj por laboristoj ĉe altfornoj kaj fajrobrigadoj: sen asbestaj hermetikigiloj neniu vaporkaldrono, neniu pumpilo, neniu maŝino; sen asbestaj bremsoj neniu rapideco sur stratoj kaj reloj, ĉe liftoj aŭ lavmaŝinoj. Ŝprucasbesto protektis la ŝtalajn konstruaĵojn de nubskrapuloj kontraŭ fajro kaj ŝirmis la aeroŝaktojn de klimatiloj kontraŭ sono. Asbesto gardis stratajn surfacojn kaj plastpiedplankojn kontraŭ eluziĝo. Asbestaj filtriloj purigis vinon kaj bieron. Ĉar la pulvoro estis tiel malmultekosta, oni uzis asbeston kiel plenigmaterialo en plasto, eĉ en dentopasto.

Bedaŭrinde la mirakla materialo havas gravan malavantaĝon: Asbestaj fibroj facile dissplitiĝas, kelkfoje sufiĉas aerbloveto. Kun nuda okulo aŭ kutima mikroskopo oni ne vidas la partiklojn, kiuj povas eniri la korpon. Kiel profesiaj malsanoj kaŭze de asbesto validas cikatraj teksaĵoj (pulma kaj pleŭra asbesta malsano) kaj malignaj tumoroj (pulma kaj laringa kancero). Oni povas apenaŭ sanigi ilin. Speciale perfida estas la mezoteliomo: Tio malofta peritonea kancero povas esti kaŭzata eĉ de mallonga kaj malgranda kontakto kun asbesto; la latenteco ĝis la eksplodo de la malsano daŭras averaĝe pli ol 40 jaroj – post la diagnozo la morto venas en malmultaj monatoj.

Usonaj asekurkompanioj analisis statistikojn kaj rifuzis jam ekde 1918, vendi vivasekurojn al asbesto-laboristoj. En New York okazis en 1964 la unua kongreso pri asbestaj danĝeroj. Tamen ĵus en tiu momento en Eŭropo la eŭforio vere komencis. La germanaj asbesto-importoj atingis en 1976 per 189.000 tunoj sian kulminon. Sindikatoj kaj naturprotektantoj organizis kampanjojn kontraŭ asbesto, sed la produktistoj longtempe defendis sin helpe de aĉetitaj ekspertizoj kaj alijaj propagandaj metodoj. En Germanio asbesto nur en 1995 estis definitive malpermesita, en tuta Eŭropa Unio nur en 2005. Do malgraŭ pruvita nesalubreco de asbesto kaj antaŭvideblaj renovigkostoj, la produktistoj povis trankvile vendi siajn stokojn.

Je la 31a decembro 2010 finis in la Eŭropa Unio la lasta permesita uzo de asbesto, nome en diafragmoj por klorbaza elektrolizo. Sed la konsekvencoj de asbesto longtempe akompanos nin. Centra oficejo de akcidentasekurkompanioj en Germanio, la GSV en la urbo Augsburg, registris de tegmentisto ĝis aŭtomekanikisto, de plankinstalisto ĝis vinkultivisto pli ol 500.000 laboristojn, kiuj foje laboris kun asbesto. En la jaro 2007 ĝi registris en Germanio pli ol 1.500 mortkazojn kaŭzitaj de asbesto kaj preskaŭ 4.000 novajn malsaniĝojn. Notu bone ke tio temas nur pri asekurataj laboruloj. La asbesta malsano de dommastrino, kiu dum jaroj purigis la laborvestojn de ŝia edzo, ne validas kiel profesia akcidento. Pro la longa latenteco oni antaŭvidas la germanan kulminon de asbesto-malsaniĝojn ĉirkaŭ la jaro 2015.

Ekster Eŭropo kontinuas dume la asbesto-produktado en ĉirkaŭ dekduo da landoj. Rusio estas kun 1 milionoj tunoj po jaro la gvidanto en la monda merkato, sed foruzas ĝin plejparte mem – tute honeste. Kontraŭe la kanadanoj havas rigorajn sekurecoregulojn por sia propra lando; ili eksportas sian asbeston preskaŭ komplete al Ĉinujo, Hindujo kaj aliaj regionoj, kie homaj vivoj ne estas tiel multekostaj. Kanado estas la unika okcidenta industria lando, kiu blokas klopodojn de internaciaj organizoj, restrikti la komercon de asbesto.

Kaŭze de konstruadhaŭso en aziaj metropoloj ne nur asbesto-sanigistoj povas esperi. Advokato por asbesto-viktimoj hodiaŭ estas en Usono preskaŭ propra profesio. En la itala urbo Turino aktuale okazas mamuta proceso kontraŭ la svisa miliardulo Stephan Schmidheiny kaj alian estron de la konzerno „Eternit“: Al la 4.000 akuzantoj apartenas postrestintoj de asbesto-mortintoj, sed ankaŭ ekzemple la itala laborasekurkompanio, kiu volas ricevi repagon de 245 milionoj eŭroj. Oni aŭskultos pli ol 500 atestantojn, la akuzoakto havas pli ol 220.000 paĝojn, oni antaŭvidas la verdikton meze de 2011. Asbesto estas delonge ne tiel malmultekosta kiel oni pensis iam, sed ĝi kreas multajn laborlokojn.


Neniam enspiru!

Asbesto estas sendanĝera, se oni nur rigardas ĝin. Danĝera estas asbesto, se malgrandaj fibroj de tiaj perfidaj mineraloj eniras la korpon. Oni ne povas tute eviti la inhalon: Eĉ la pura aero de la Arkto enhavas ĉirkau 100 fibrojn po kubmetro, ankaŭ el naturaj fontoj. Por internaj spacoj oni klopodas atingi malpli ol 500 F/m³. La elfluaero de industriaj entreprenoj rajtas enhavi 10.000 F/m³, la eŭropa limito por laborlokoj estas 100.000 F/m³.

Por sekurecaj kialoj oni plejeble foriru el la vojo de asbesta polvo. Tamen oni optike ne facile ekkonas la materialon kaj facile konfuzas ĝin kun pli sendanĝeraj substancoj. Konforme multekosta estas la eliminado de la venenega ŝprucasbesto, kiun oni prilaboris ĝis 1979 en mult­etaĝaj domoj kaj multaj publikaj konstruaĵoj.

En privataj hejmoj oni ofte trovas asbeston en malnovaj elektraj mastrumiloj, ekzemple en hejtinstalaĵoj, fornoj, panrostiloj, kinematografoj, teniloj de marmitoj aŭ en gladiloj. Plankosurfacoj ofte estas asbesto-kusenoj kun polivinilklorido. Oni ne drilumu ĉe florkestoj, ondoliniaj tegmentoj de aŭtoremizoj aŭ tabloteniso-platoj faritaj de asbesta cemento, oni ne segu aŭ frotlavu per dratbroso, precipe ne sekamaniere. Asbesto-ruboj estas danĝeraj specialaj rubaĵoj.

Martin Ebner

(Traduko kun afabla helpo de Irmtraud Bengsch)

Foto: Fermo de la universitata biblioteko en la germana urbo Konstanz, pro asbesto

⇑ up ⇑ supren ⇑ nach oben ⇑

Texts of timeless beauty. Or at least some historical interest.