Karesi literojn: la brajla skribo

Festo de la blindula skribo pro la jubilea jaro de Louis Braille

Almozulo – tio longe estis la sola profesio por blinduloj. Do kompreneble, ke la selisto Simon Braille multe zorgis, kiam lia infano Louis ludante kun kudrilego elpikis okulon kaj pro infekto perdis ankaŭ sian duan okulon. En sia hejma vilaĝo Coupvray, ie oriente de Parizo, ne estis estonteco por la talenta knabo. Sed Louis Braille havis bonŝancon en la mizero: Ĉar gepatroj, pastro kaj urbestro obstine pledis por li, li ricevis stipendion por la blindula lernejo en la franca ĉefurbo.

En la Pariza institucio por blinduloj, fondita en 1784 kiel unua tia organizo de la mondo, li komplikite lernis legi helpe de grandaj reliefliteroj, sed ne povis mem skribi. Des pli Braille estis entuziasmigita, kiam iun tagon kapitano Charles Barbier vizitis la lernejon kaj prezentis „noktan skribon“: Por povi komandi al soldatoj en mallumo nerimarkite de la malamikoj, la armeano produktis komplikan silaban skribon kun palpeblaj punktoj kaj strekoj. Kiel obsedata Braille laboris dum tri jaroj por simpligi kaj fari uzebla tiun sistemon.

En la jaro 1825 la elementa formo de la blindula skribo estis preta, kiu hodiaŭ portas la nomon de Braille: Ĉiujn literojn ĝi kodas kun nur ses punktoj, kiujn oni pregas grifele, skribmaŝine aŭ komputile en la paperon tiamaniere, ke oni povas palpi ilin kun la pintoj de fingroj. Tiuj punktoj, kiuj ĉiufoje kiel okuloj de ĵetkubo-ses estas aranĝitaj en rastrumoj de 6 oble 4 milimetroj, rezultigas 64 eblecojn de kombinaĵoj. Se ekzemple nur la punkto supre maldekstre elstaras, oni legas tiun kiel „a“, se ĉiuj tri maldekstraj punktoj elstaras, tio signifas „l“ – kaj se oni glate sentas nenion, ĝi estas spacosigno.

Kutime oni skribas malgrandajn literojn en la punktoskribo. Se oni volas emfazi ion, oni kompostas antaŭsignon de majuskla skribo. Kiel sur la klavo de poŝtelefono oni povas legi literojn laŭ propra elekto ankaŭ kiel numerojn. Por specialaj signoj de diversaj lingvoj kaj oftaj kombinadoj de literoj la blindula skribo havas ĉiufoje proprajn signojn: Ekzemple la „ch“ de germanaj tekstoj estas en la franca „ô“, en la angla „th“ kaj en la ĉina „yong“. Propraj signoj ekzistas ekzemple por kemio, matematikaj formuloj aŭ ankaŭ trikdesinoj. Eksterordinare grava estas la blindula skribo de notoj, kiun la entuziasma orgenisto Braille prezentis en la jaro 1828: Ekde tiam ne nur vidantoj povas esti profesiaj muzikistoj. La signoj premitaj en papero permesas al la blinduloj kvalifikiĝi, ankaŭ interkompreniĝi kaj unuiĝi en organizaĵoj de sinhelpo.

„La punkta skribo estas genie facila“, entuziasme priskribas Urs Rehmann de la blindula biblioteko en Landschlacht en Svislando: „Se oni trejnas regule kiel pianisto, oni atingas bonan legorapidecon.“ Problemo estas, ke A4-folio havas spacon nur por ĉirkau 28 linioj po 28 frapadoj. La spac-bezono estas proksimume 50 foje pli granda ol ĉe la normala nigraskribo de vidantoj, klarigas Rehmann: „La biblio ampleksas 48 grandajn volumojn – tutan fakon de bretaro. La plej multaj blinduloj pro tio havas en punkta skribo nur unu aŭ du librojn hejme, kiuj estas tre gravaj por ili, eventuale kuirlibron.“ Aliajn librojn ili prunteprenas de bibliotekoj – senpage per blindulaj sendaĵoj. Po jaro aperas ĉirkau 2000 germanlingvaj publikaĵoj en la punkta skribo: „Haveblas ankaŭ groŝo-romanoj. Sed pro la relative multekosta produktado oni jam pensas pri la duoniĝotempo.“

Ekde kiam ekzistas elektronikaj informsistemoj, oni profetas la finon al la brajla skribo. Sed dum bibliotekoj jam forĵetas aŭdokasedojn, oni povas ankoraŭ pruntepreni la punktetajn dikegajn librojn. Krome oni povas palpi ret-paĝojn aŭ KD-dosierojn komputile helpe de „brajla linio“: En bendo laŭlonge de la klavaro leviĝas kaj malleviĝas malgrandaj metalstiftoj.

Tamen el la nunaj ĉirkaŭ 155.000 blinduloj en Germanio nur proksimume triono scipovas legi helpe de manoj. Por festi la 200an datrevenon de la naskiĝtago de Louis Braille la 4an de januaro 2009 asocioj de blinduloj kaj bibliotekoj lanĉis iniciativon por progresigi la punktan skribon: Legadoj en tuta Germanio, somere festivalo en Hanovro, aŭtune ekspozicio en la Berlina muzeo de komunikado. Haltigu „la pli kaj pli oftajn ortografiajn erarojn de junaj blinduloj, la tendencon al la aŭdo-akvumado kaj la drivadon en analfabetismon“, postulas la Munkena docento Aleksander Pavkovic: „Braille – tio estas kaj restas ‚ses ĝustaj sur lotokupono‘ por ni blinduloj kaj la pordo al klerigo!“

Martin Ebner

Reklamo por la blindula skribo (en la germana): www.tour-de-braille.de

(Traduko kun afabla helpo de Irmtraud Bengsch)

⇑ up ⇑ supren ⇑ nach oben ⇑

Texts of timeless beauty. Or at least some historical interest.