Grossmuenster in Zurich

„Karolo la Falsigita“ kaj la teorio pri fantoma tempo

La frua mezepoko neniam estus ekzistinta, opinias la historiisto Heribert Illig: Karolo la Granda estus nur ĉarma legendo. Fakuloj pri mezepoko havas mirigan penon kun tiu provokado.

En ekspozicioj, sur poŝtmarkoj kaj en libroj: Karolo la Granda troviĝas ĉie. De Aĥeno ĝis Zuriko urboj estas fieraj pri tio imperiestro. Sed ne ĉiuj volas kunkanti la jubiladon: „Ĝuste imperiestro, kiu dum 46 jaroj de regado estis gvidintaj 44 militojn kaj unuiginta Eŭropon per amasmurdoj, estas estimata kiel ‚Patro de Europo'“, lamentas  Heribert Illig, historiisto doktoriĝita en Munkeno. Krom tio, ke tiu reganto en la realo neniam estus ekzistanta. La frumezepoko de 614 ĝis 911 nome estus „elpensaĵo“. Karolo estus same fiktiva kiel sia kontraŭulo Harun al-Raschid, opinias Illig: „Kune kun ili kelkaj dinastioj en ĉiuj landoj eŭropaj, preskaŭ 25 bizancaj imperiestroj kaj pli ol 50 papoj devas forlasi la historion. Memkompreneble spiritaj verkoj de tiu epoko konserviĝas, sed ili ricevas novajn aŭtorojn el postaj jarcentoj.“

Al tiu ŝajne sensenca teorio Heribert Illig venis sufiĉe hazarde. Li legis pri „anticipatoraj“ falsadoj de la mezepoko: Se oni kredas al esploristoj, tiuepoke monaĥoj falsigis dokumentojn, kiuj nur jarcentoj pli poste fariĝis utilaj – por tiel diri falsadoj por proviza stoko. „Ĉu tio estas ebla?“ sin demandis Illig. „Au ĉu la kronologio iel ne estas en ordo?“ Li kontrolis la reformon de la kalendaro de la jaro 1582.

La de Julio Cezaro enkondukita kalendaro dum ĉiu jaro aberacias 614 sekundojn de la ĉiela tempo. En la jaro 1582 sekve oni devus korekti la kalendaron per 12 au 13 tagoj. Sed papo Gregor XIII. tiutempe lasis nuligi nur 10 tagojn. „Se tio-ĉi estus korekta, mi neniam plu multe pensadus“, diras Illig. Sed pro la diferenco tiu afero lin plene kaptis. Li retiriĝis el sia profesio de EDV sistemanalizisto ĉe banko por tute sin dediĉi al la kronologio.

Siajn esplor-rezultojn Illig prezentas en la revuo „Saltoj de tempoj“, kiun li eldonas kun kelkaj kunbatalantoj. La revuo estas malgranda. Sed liaj libroj „La elpensita mezepoko. La pli granda falsigado de tempo en historio“ kaj „Kiu estis turninta la horloĝon?“ estas sukcesoj. Almenaŭ eldonkvanto de pli de 60.000 ne estas malbone por historiaj temoj.

La reakcio de la fakuloj estas unusenca: „La tezoj estas abstruzaj. En tiu diskutado mi ne partoprenos“, deklaras Theo Kölzer, mezepoko-esploranto en Bonn. En Tübingen la profesorino Barbara Scholkmann opinias: „Liaj teorioj estas tiom ekscentraj, ke ne valoras le penon okupiĝi pri tio.“ Tamen, kun sento de amareco flanke de la mezepoko-specialistoj, Illig ricevas subtenon de reprezentantoj de aliaj fakoj, ekzemple de Hans-Ulrich Niemitz, tekniko-historiisto en Leipzig. Kultursciencistoj kaj arkitektura historiistoj de kelkaj universitatoj invitis Illig al diskutad-rondoj.

Ankaŭ la germana komunikiloj ne sekvas la verdikton de la ekspertoj sed raportas pri la „elokventa apartemulo“ („Der Spiegel“). Ekde kiam la Berlina „tageszeitung“ en 1995 publikigis la artikolon „300 jaroj mensogaj“, la intereso de ĵurnalistoj ne finiĝas. Laŭ la devizo „ne povas esti, ĉar ne rajtas esti“, la konservativa „Frankfurter Allgemeine Zeitung“ defendas la pragermanan imperion. La Munkena „Süddeutsche Zeitung“ kontraŭe konkludis, ke la argumentoj de Illig estus „konfuzige konvinkaj“.

Krom sur kalendaro-kalkulado la teorio de Illig baziĝas sur arthistorio kaj arkeologio: Ekzistas ekzemple la imperiestra kapelo en Aĥeno – laŭdire konstruita de la granda Karolo antaŭ 1200 jaroj. 24 „anakronismajn konstru-komponantojn“ trovis Illig en tio „koro de la Franka Regno“. Ekzemple la gigantan kupolon, kiu havus nek antaŭulojn nek posteulojn dum jarcentoj: Ĉu metiistoj povis evoluigi tiajn metodojn el nenio – kaj tuj poste forgesi ilin? Fakte arthistoriistoj kiel profesoro Jan van der Meulen intertempe datumas la konstruaĵon prefere en la 11.an jarcenton. Sed kie restas tiukaze la „ĉefurbo“ de Karolo, el kiu nenio konserviĝis krom la imperiestra kapelo?

La minuskle presito de la akompanaj tekstoj de ekspozicioj estas ofte rimarkinde modesta: La fama imperiestra krono ekde la 14. jarcento „pro eraro“ estas atribuita al Karolo la Granda kaj supozeble originus el la 12. jarcento. La „tiel nomata glavo de Karolo la Granda“ ankaŭ ne originus el la tempo de Karolo, sed supozeble nur el la 12.a jarcento, same kiel la „tiel nomata mantelo de Karolo“ kaj la „tiel nomata privilegio de Karolo“, kiu atribuas la fondadon de Aĥeno al la superimpiestro.

Super-Karolo simple ne povus esti aŭtentika, opinias Illig: Nelacigebla batalestro, kiu eĉ dum plena vintro marŝus kun armeo trans la Alpoj – sed eĉ ne unu ĉenĉemizo restas? Latinisto kaj germanisto – kiu laŭ tradiciaj oni diroj scius nek legi nek skribi? Monera reformanto – sed kie restis la moneroj? Kaj kien la 313 grandaj konstruaĵoj malaperis ege malzorgeme, kiujn li pretekstite konstruis? Muke kaj ĝuige Illig rigardas la problemojn de la konvencia historiografio.

Illig opinias tion scenarion ebla: En la 10. jarcento imperiestro Konstantino VII. en Bizanco metis antaŭen la horloĝon je 297 jaroj pro dinastiaj kaŭzoj. En okcidento imperiestro Otto III., parenco de Konstantino, alĝustigus la horloĝon sur la jaro 1000 kaj elpensus sian heroan prapatron Karolon. La papo kunagus, ĉar ankaŭ li povus subŝovi al fiktiva Karolo diversajn utilajn dokumentojn. Pli postaj generacioj aldone inventus, kion ili bezonis. Kiam ekzemple la urbo Zuriko havis ĉagrenon kun la Habsburganoj, oni asertis esti fondita de Karolo la Granda! – Kiu do volus forpreni tian noblan urbon? „Iu monaĥejo donis la krudan linion“, konjektas Illig, „aliaj laŭbezone aldonis lokan viandon al tia skeleto: ‚Al ni Karolo donacis tiajn kaj tiajn terposedaĵojn‘.“ Tiamaniere ĉiuj tiutempaj skribekspertuloj profitus de la Karolofikcio. La nova datumado krome ne estus okulfrapa, ĉar oni simultane ŝanĝus la nombradon de la jaroj de „post Diokletiano“ je „post Kristo“.

Sed kial neniu ĝis nun tion malkovris? „La mezepoko-specialistoj rigardas nur al dokumentoj, kvankam ili mem pli kaj pli senmaskigas multajn dokumentojn kiel falsaĵojn“, komentas Illig. „Kiamaniere ili ekkonas, ĉu la dokumentoj estas aŭtentikaj? Per tio, ke ili komparas tiajn falsaĵojn kun aliaj falsaĵoj, pri kiuj ili decidis esti aŭtentikaj. Estas cirklokonkludo!“ Anstataŭe oni devus kompari la skribofontojn kun arkeologiaj trovaĵoj kaj konservigitaj konstruaĵoj: „Dokumento estas rapide falsigita – sed fundamentŝtono de preĝejo ne!“ Sed arkeologoj trovus nenion inter antikvaj romianoj kaj malfrua mezepoko: „Fantomatempo ekzistas nur sur la papero, sed ne en la tero.“

En la tempo de karolidoj oni konstruus nur per lignon, pro tio nenio restus, kontraŭdiras kelkaj historiistoj. „Strange“, miras Illig, „el la ŝtonepoko oni trovis palafitojn aŭ minimume truojn de fostoj. Kial ne el la frua mezopko?“ Kun Illig „oni ne povas racionale argumentadi“, diras profesorino Scholkmann, „li guidas religian militon, ne sciencan debaton“.

La Berlina mezepoko-specialisto Michael Borgolte rezonas: „Ĉirkau Illig estiĝis pseŭdoreligia komunumo, kiu iom post iom alprenas sekto-karakteron.“ Kaj la Frankfurta profesoro Johannes Fried movigas Illigon eĉ en nazio-proksimecon – ĉar kiu neas Karolon, povus ankaŭ negi Auŝvicon. „Helpe de miaj severaj kriterioj oni memkompreneble ne povas forigi ĉiun malagrablan tempon“, indignas Illig. „Pro la nazio-tempo skribofontoj, konstruaĵoj kaj restaĵoj neriproĉeble akordiĝas.“ Illig ne komprenas la atakojn: „Por fizikisto estus absolute normale diri: ‚Ni simulu tion unufoje. Kio rezultas?'“

Sia metodo povus solvi serion da enigmoj, Illig estas konvinkita. Ekzemple kial utila eltrovaĵo kial piedingo post la 6. jarcento estis forgesita dum 300 jaroj – sen „fantomtempo“ la evoluo estus seninterrompe. Ankaŭ la ne jam klarigita malkresko de la loĝantaro en la frumezepoko fariĝus „ŝajna problemo“, se oni alordigus la arkeologiajn trovaĵojn ne plu al 500 jaroj, sed nur al 200. La vikingoj ne plu estus stranga „popolo de militistoj, kiu post ĉiu atako rekolektis siajn sagopintojn, pakis siajn mortigitojn en la ŝipojn kaj postlasis la lokon de dezertigo ‚balailo-pure'“, sed estus vendistoj, al kiu oni imputis krimfarojn. La stranga „senluma mezepoko“ malaperus.

Illig mem ne estas certe, ĝis kie „alproksimiĝis la verecon“. Lin interesas precipe por la argumentoj de astronomoj. Ankaŭ la modernaj procesoj de datado povus havi tuberon. Ekspertoj kiel ekzemple profesoro Dieter Eckstein de la universitato de Hamburgo estas certaj, helpe de arbo-jar-ringoj fari senerarajn kronologiojn por la pasintaj 11.000 jaroj.

En Aĥeno antaŭ nelonge oni ekzamenis la tronon de Karolo la Granda kaj datumis ĝin en la jaroj ĉirkau 790. Sed kiu scias, ĉu tio estas nun la definitiva esplor-rezulto? Ĉe ekzameno en 1967 oni rilatis la malnovan lignan tronon al la jaro 935. Illig opinias, ke dendrokronologio kaj la metodo C14 estus „malkorekte laŭnormigitaj“, nome laŭ la nuna kronologio.

Ĉiukaze Illig promesas pluan maltrankviligon. La malmuntado de imperiestro Karolo tute ne sufiĉas al li: „Oni ne rajtas diri laŭte – sed de 3.000 jaroj Egiptio 2.000 simple ne okazis.“ Tia senrespekta maniero li volas kontinuigi, proklamas Illig, ĉar: „Diletantismo estas la plezuro en la afero! Oni ne devas meti sin sub la kuratoreco de la specialistoj, sed uzi sian propran prudentecon.“

Martin Ebner

(Traduko kun afabla helpo de Irmtraud Bengsch)

Libroj de Heribert Illig aperis ĝis nun en la germana kaj la hungara lingvoj. La hejmpaĝo informas ankaŭ iomete en la angla: www.fantomzeit.de

Vidu miajn tekstojn en la germana: Historiographie: Dossier: “Karl der Gefälschte” und die Fantomzeit-These


 

Foto: Laŭ legendo la granda Karolo fondis la katedralon en Zuriko, Svislando

⇑ up ⇑ supren ⇑ nach oben ⇑

Texts of timeless beauty. Or at least some historical interest.