Chinese spider

Optima ŝtonumado-kapacito

Paniko-esplorado faras homamasojn malpli danĝeraj.

Ni rapidu for de ĉi tie! Por niaj antaŭuloj estis verŝajne avantaĝe dum danĝero amasiĝi kaj rapide piedpremi ĉion, kio barigis la vojon. Hodiaŭ ni ja preskaŭ neniam estas atakitaj de sabrodentotigroj aŭ mamutoj. En brulanta kinejo sekvi al grega instinkto povas esti mortiga eraro: Tuj kiam oni estas kaptita en fuĝinta homamaso, oni nur tre malfacile povas eskapi. Kiu falas, estas senkompate superkurita. Sencerbe la aro preterhastas flankajn danĝer-elirejojn kaj volvaĵiĝas tiamaniere en la ĉefa eliro, ke ĉio estas blokita. Eĉ ne bezonas fajron aŭ alian ekkoneblan kaŭzon por provoki amasan panikon. En futbalstadiono, ĉe rokkoncerto aŭ ekzemple sur albordiĝa ponto de pramo: eĉ el serena ĉielo interpremiĝo kaj puŝiĝo povas disvolviĝi propran dinamikon, kiu faligas ĉion.

Eksterordinare riska homamasiĝo okazas en decembro en Saud-Arabio. Islamano devas minimume unu fojo dum sia vivo partopreni en la tiel nomata haĝo, la pilgrimado al Mekko. Tial dum kvin tagoj en lasta monato de islama luna kalendaro pli ol tri milionoj kredantoj premiĝas en la nur ĉirkaŭ tri kvadratajn kilometrojn granda valo de Mina por ĵeti ŝtonojn al tri „diablaj“ kolonoj. En la jaro 1990 ĉe tiu rito pli ol 1400 homoj estis tretmortigitaj, en la sekvaj jaroj po kelkaj centoj. 2006 oni bedaŭris 364 viktimojn.

Mekko estas „la plej granda piedirantoproblemo de la mondo“, diras Dirk Helbing, fizikisto kaj sociologiprofesoro de la teknika faklernejo in Zuriko. Kune kun germanaj trafikspertuloj li konsilas la saud-arabajn ŝtatajn instancojn, kiamaniere fari la fluojn de pilgrimantoj pli sekuraj. La videokameraoj ĉe la vojoj de la kredantoj al sia ŝtonforĵetplaco estas bonŝanco por la paniko-esplorado, kunfondita de Helbing. El diskejo-stampedoj aŭ fumoplenaj koridoroj en sinkantaj krozadŝipoj preskaŭ ne ekzistas uzeblaj filmoj. Sed nun oni povas esplori la fenomenon en trankvileco.

Eksperimentoj en la esploro de amasa paniko malpermesiĝas. Provevakuadoj de aviadiloj, kiuj estas preskribitaj por la koncesio de novaj flugmaŝinoj, regule finiĝas kun ostorompiĝoj aŭ eĉ pli severaj akcidentoj. Pro tio sciencistoj sin helpas per simuladoj. Modernaj komputiloj prezentas sufiĉan kapaciton por kalkuladi nekunordigitajn movadojn de piedirantamasoj simile kiel konduto de likvaĵoj aŭ gasoj.

Por tio Helbing kun hungaraj kolegoj produktis matematikan ekvacion, kiu ampleksas interalie la amason de piedirantoj, ilian direkton, ilian distancon reciproke kaj de la muroj, ilian deziratan kaj ilian faktan rapidecon. „Propradire nur unu sola parametro reguligas la transiron de la grupo de racia al neracia konduto: la nervozeco“, klarigas Helbing. Nervozeco estas por li la diferenco inter la reala kaj la dezirata rapideco de fuĝantoj kaj la decida paniko-faktoro de la modelo: „Ĝi influas la fluktuadofortecon, la fuĝorapidecon, ŝaltas la gregan instinkton kaj malŝaltas la prudenton.“

Kun rapideco de 0,08 metroj por sekundo 0,73 homoj povas en unu sekundo senprobleme pasi tra pordo de 1 metro larĝeco. Sed ĉe paniko la personoj provas akceli. Ili premas kaj kontaktiĝas. Ĉe mallarĝejoj okazas obstrukcoj, ĉe elirejoj formiĝas arkoformaj homojgrapoloj. La interpremiĝo produktas nekredeblajn fortojn. Tiamaniere povas formiĝi fatala premo ĝis 1000 kilogramoj po kvadrata metro – sufiĉe por deformi ŝtalajn balkojn aŭ disfaligi brikomurojn. Ĉio interplektiĝas, kaj fine kiel en turniĝanta vortico de rivero nenio plu iras antaŭen.

Kelkfoje jam facilaj rimedoj malstreĉigas la kaoson, kiuj ĉe la unua ekvido ŝajnas sensencaj. Se ekzemple oni metas antaŭ elirejo kolonon, ideale en ĉirkaŭ 2 metroj de distanco kaj iomete transŝovita dekstren aŭ maldekstren, tiam tiu ondorompilo dividas la panikan antaŭenmovadon – ne plu formiĝas grapolo, la premo al dorsoj de homoj malpliiĝas kaj la „tuta trafluo“ klare pligrandiĝas. Ĉe fuĝovojoj oni devas eviti ne nur mallarĝejojn, sed ankaŭ plilarĝigojn: Se ekzistas survoje spaco por preterpasi, ĉe la sekvanta botelkolo la interpuŝiĝo estas des pli granda. Longaj, larĝaj ŝtuparoj devus konduki zigzage al elirejo, por ke la interpremiĝo ŝanĝu sian puŝodirekton. Du pordetoj proksime de la muroj estas pli efikaj ol unu sola larĝa aperturo. La aliroj al enirejoj devus esti funeloformaj, por ke neniu estu dispremigata ĉe fronta muro flanke de la pordo.

Videofilmoj el Mekko helpas al la esploristoj plibonigi siajn modelojn. La filmoj de la jaro 2006 vidigas mallonge antaŭ la katastrofo turbuladojn kaj halti-kaj-iri-ondojn en la amaso. Kiel rimedo oni faris unudirektajn vojojn kaj precizajn marŝoplanojn por la multnombraj pilgrimantogrupoj. Apud la kolonoj, kiuj simboligas la diablon, oni konstruis kvaretaĝan ponton por la plialtigo de la ŝtonumadokapacito. Tiu ponto devas elteni ĝis kvin milionoj da kredantoj je tago. En la kelo de la enorma konstruaĵo oni integrigis ne nur transportbendojn por la forekspedado de ŝtonoj, sed ankaŭ savovojojn. Ĉu tiu plaĉas al ĉiuj kredantoj ne certas: Islamanoj kiuj mortas dum la haĝo eniras rekte la ĉielon.

Martin Ebner

(Traduko kun afabla helpo de Irmtraud Bengsch)


Foto: Ne paniku! Araneo en Ĉinujo.

⇑ up ⇑ supren ⇑ nach oben ⇑

Texts of timeless beauty. Or at least some historical interest.